La du flankoj de Ivo Lapenna
Résumé
La nomo de Ivo Lapenna ̶ homo, kiu dediĉis preskaŭ sian tutan vivon al la Esperanto-movado ̶ estas tre bone konata inter la esperantistoj. Dum la 59-a Universala Kongreso de Esperanto en Hamburgo (1974) la multjara gvidanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA) deklaris sian eksiĝon. Pri la kialoj de tiu eksiĝo kaj la ĉirkaŭaj cirkonstancoj mi skribis aliloke. 1 Tie ĉi mi volas koncentriĝi al la demando, kia estis la persona fono de Ivo Lapenna kaj, precipe, kiamaniere ideoj liaj, akiritaj en la junaĝo en Kroatio, efikis dum lia agado por UEA.
Domaines
Histoire
Origine : Fichiers produits par l'(les) auteur(s)
Loading...